Psalms 90

LIBRO KVARA

Preĝo de Moseo, homo de Dio.

1Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo De generacio al generacio.
2Antaŭ ol la montoj naskiĝis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon,
Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.
3Vi venigas homon al polvo;
Kaj Vi diras: Revenu, homidoj.
4Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis,
Kaj kiel nokta gardoparto.
5Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo;
Matene ili renoviĝas kiel herbo:
6Matene ĝi floras kaj ĝermas,
Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.
7Jes, ni pereas de Via kolero,
Kaj de Via kolerego ni neniiĝas.
8Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin,
Nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.
9Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero,
Malaperis niaj jaroj, kiel sono.
10La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj,
Kaj ĉe forteco okdek jaroj;
Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado,
Ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas.
11Kiu scias la forton de Via kolero,
Vian timindecon kaj Vian indignon?
12Instruu nin kalkuli niajn tagojn,
Por ke ni akiru saĝan koron.
13Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe?
Kaj kompatu Viajn sklavojn.
14Satigu nin matene per Via boneco;
Kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo.
15Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis,
Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.
16Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj,
Kaj Via beleco al iliaj infanoj.
17Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni;
Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni,
Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.
Copyright information for Esperanto